Vladimir Samodaj kaj Giorgio Silfer en Bruselo
HeKo 632 4-A, 28 jan 17
Esceptaj gastoj ĉe la konversacia rondo de Brusela Esperanto-Grupo ĉi-semajne. Sed dum prof. Giorgio Silfer ofte vizitas la belgan ĉefurbon pro okupoj profesiaj kaj reprezentaj, unuafoja kaj unika (espereble ne ununura) estis la ĉeesto de la 82-jara poligloto Vladimir Samodaj el Odeso.