La Kapitulo kreis la financan kanalon
La Kapitulo de la Esperanta Civito kunvenis hodiaŭ en Ĉaŭdefono, ĉe la notario kiu zorgas pri la transformo de fonduso al fondumo Pro Esperanto, ĉar tio estis la ĉefa punkto en la tagordo.
La Kapitulo de la Esperanta Civito kunvenis hodiaŭ en Ĉaŭdefono, ĉe la notario kiu zorgas pri la transformo de fonduso al fondumo Pro Esperanto, ĉar tio estis la ĉefa punkto en la tagordo.
Finiĝis ĉi-matene en Luksemburgo la dutaga kunvenaro de la laborgrupoj de la Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo (ALTE), kie esperanto estas reprezentata (kiel kutime kaj ekskluzive) de Kultura Centro Esperantista laŭ komisio de la Esperanta Civito.
Pozitiva renkonto hieraŭ inter la reprezentantoj de Fonduso Pro Esperanto kaj Internacia Civila Servo (branĉo pri Afriko) en Bruselo, koncerne la projekton AmaHoro en Burundio. ICS konfirmis sian intereson helpi al la projekto, kaj enfokusigis la unuajn punktojn.
Dek tagojn post la unua komuniko al la Senato, manke de kontesto pri la riceveblo la Konsulo anoncas hodiaŭ la formalan ricevon de la leĝopropono pri Fondumo Pro Esperanto, prezentita nome de la Kapitulo. Konsekvence estas malfermita la telematika senatokonsulto, post kiu la definitiva teksto de la propono estos enskribita en la tagordo de la senata sesio en aŭgusto.
La Kapitulo de la Esperanta Civito kunvenos en Ĉaŭdefono vendredon la 26an de februaro 2010, ekde 8h30, ĉe la svisa notario kiu asistas la paktintajn establojn. La ĉefa temo en la tagordo estas la transformo de Fonduso al Fondumo Pro Esperanto, kun la koncernaj strukturo kaj aktivecoj.
Ne sufiĉas al István Ertl (kaj probable al lia tendenco) la mesaĝo sendita de Seán Ó Riain, nome de Zlatko Tiŝljar, al la Estraro kaj Komitato de UEA.
La Konsulo de la Esperanta Civito oficiale aliĝis al la 4a Mondkongreso kontraŭ la mortopuno, okazanta ĉi-semajne en Ĝenevo. La aliĝon legitimis la delonga subteno al la kampanjo por la koncerna moratorio, en junio 2007. La kampanjo intertempe atingis partajn sukcesojn.
Al la Komitato de Universala Esperanto-Asocio
Kara sekretario de la Akademio de Esperanto, [Renato Corsetti]
Mi informas vin, ke mi ne deziras denove kandidatiĝi. Estas en tio pluraj motivoj.
1. Mi estos 80-jara post kelkaj monatoj.
Ekde oktobro 2008 Antanas Grincevicius, esperantisto el Vilno, iniciatis tiel nomatan “blogon” pri interesaj kaj aktualaj eventoj en Litovio. Esperanto-temoj tie ankaŭ ne estas fremdaj. Efektive, tiu blogo estas altnivela retgazeto pri Litovio kun la titolo “Barelo”.