TEJO restis protektorato de UEA

HeKo 769 6-A, 17 aŭg 21

“Kiam venos la fina decido de UEA pri la Centra Oficejo, ni komencos plani la translokiĝon kaj la estontecon de TEJO en Roterdamo.” Tiu ĵusa publika deklaro de la TEJO-estraranino Klara Ertl pruvas ke la destino de la Junulara estas subiĝi al kaj dependi de la Universala.

Honora civitaneco ekde nun eblas

HeKo 769 2-C, 14 aŭg 21

La Senato de la Esperanta Civito, reale kunsidanta en Loklo, 9 aŭgusto 2021, aprobis unuanime la enkondukon de la honora civitaneco, per la amenda aldono de du artikoloj al la leĝo pri la familia juro, valida jam de julio 2008. Temas pri du tipoj de honora civitaneco: al vivanta esperantano kaj al mortinta esperantisto.

Julian Modest nova PEN-prezidanto

HeKo 768 6-B, 9 aŭg 21

Julian Modest (pseŭdonimo de Georgi Mihalkov) estas la nova prezidanto de Esperanta PEN-Centro; lin elektis la Asembleo, kiu fizike kunvenis ĉe la Esperanto-Domo en Svislando, krome kun la skajpa partopreno de c-ano Carlo Minnaja. Julian Modest estas unu el la plej fekundaj prozistoj dum la sesa periodo de nia literaturo, periodo kiun Giorgio Silfer konsideras arkivebla ekde 2020.

Viola triopo je la gvido de FEM

HeKo 768 5-B, 6 aŭg 21

Feminisma Esperanta Movado havis sian asembleon fizike en Svislando, en salono Claude Piron de Kultura Centro Esperantista, sub la tagprezido de sen. Marie-France Conde Rey.

La Asembleo akceptis la posedon de apartamento nomata “Elfonesto”, kies proprieto apartenas al LF-koop. La enspezoj pro la luoj financos la Movadon. Krome ĝi renovigis la proprajn organojn.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.