Bone kaj malbone el niaj Dom-landoj

HeKo 785 2-B, 29 mar 22

La 31a de marto estas la lasta tago kun iaj restriktoj pro la pandemio en Svislando. Ekde la posta tago maskoj iĝos superfluaj ĉie, inkluzive de publikaj veturiloj. Neniu vakcinado estas postulota, aŭ paspermesilo. Eblos kunveni sen limigoj, kvankam la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono estis jam oazo tiurilate.

Naturamikaro pri la milito en Ukrajno

HeKo 784 5-B, 18 mar 22

Naturamika Internacio (NAI) el Vieno firme kondamnas la invadon de Ukrajno fare de la Rusa Federacio. Tiu ĉi atako estas malakceptebla lezo de la internacia juro kaj de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj, kiu postulas de siaj membroŝtatoj la rezignon pri la uzo de forto kontraŭ la teritoria integreco kaj la politika sendependeco de ĉiu ŝtato. La invado estas nek provokita nek pravigita.

Unuanima rezolucio pri milito en Ukrajno

HeKo 784 4-C, 16 mar 22

La Senato de la Esperanta Civito, kunvokita al konsulto la 16an de marto 2022, sub la prezido de la Konsulo, sen. Riichi Karibe,

EMFAZINTE ke laŭ la artikolo 5, paragrafo 1 de la Civita Konstitucio “la leĝoj kaj normoj de la Civito estas prioritate kongruaj al la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj, proklamita la 10an de decembro 1948”;

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.