Statistika spikumo pri la Civitanaro 2019
La lasta censado pri la Civitanaro donas statistike interesajn informojn. Inter la elektantoj, malpli ol triono (29,56%) estas virinoj. La plej “roza” areo estas la Balkana, fakte la sola kie virinoj superas virojn laŭ nombro (18 kontraŭ 12). La plej maskla kontinento ŝajnas Afriko, kie la elektantinoj estas nur 15%.