Prezento pri nia literaturo en Bratislavo
Laŭ invito de kolego en PEN Internacia, prof. Giorgio Silfer prelegos anglalingve kun postinterpretado, en Bratislavo la 30an de majo 2018, ĉe renkonto kun slovakaj beletristoj. Unuafoje li bazos sin sur la verko “A short cultural history of the esperanto speaking community”, nome la angla varianto de teksto preparita por verkistoj kaj ĝenerale intelektuloj.