Esperanto-Tago en biblioteko de Malago
La Esperanto-Domo en Andaluzio realigos Esperanto-Tagon, kunlabore kun Esperanta PEN-Centro, koincide kun la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko.
Kooperativo de Literatura Foiro ne altigas la abontarifojn por siaj periodaĵoj en 2015, jam la kvaran jaron sinsekve. Tio eblas danke al tri faktoroj: la fideleco de la abonantoj, la volontulado de la stabanoj kaj la akcepteblaj kostoj de la presejo, sen damaĝo al la kvalito.
Estas rimarkinde, ke “Literatura Foiro” povus enhavi pli da paĝoj en 2015.
Laŭ unuanima decido de sia Komitato, Kultura Centro Esperantista ĵus invitis al Ĉaŭdefono la Internacian Junularan Kongreson por 2017, centa datreveno de la forpaso de Lazaro Ludoviko Zamenhof, en la plej malluma jaro de la unua mondmilito.
Esperanto ĉefrolis en la programo de la Eŭropa Lingvo-Tago, hodiaŭ ĉe la Landa Fremdlingva Biblioteko en Budapeŝto, per duhora posttagmeza programo organizita kune kun Hungaria Esperanto-Asocio, kaj per ĉeesto en internaj ekspozicioj.
Izolite en la hungara Esperantio pro gravaj konfliktoj kun la landa asocio de UEA, kaj “persona non grata” ĉe la Esperanta Civito pro kalumnioj tra siaj komunikiloj, László Szilvási grimpadas per transnacia taktiko, kun la protekto de homoj en aŭ ĉirkaŭ Roterdamo.
Eŭropa Esperanto-Unio anoncas la pretigon de lingvo.info : virtuala platformo en kaj pri multaj eŭropaj lingvoj, konstruata danke al la teknika kunlaboro de E@I kaj financata de la EU-Komisiono.
La polaj amaskomunikiloj ree interesiĝas pri s-ino Małgorzata Handzlik, eksparlamentanino de Eŭropa Unio kaj eksedzino de Georgo Handzlik, estrarano de Eŭropa Esperanto-Unio. Prokuroro ĵus rekomencis la enketon, ĝuste ĉar s-ino Handzlik perdis la parlamentanan imunecon.
La du posedantoj de Kosmo Ltd ne plu sidas en la gvida kupolo de Itala Esperanto-Federacio.