Ekde 2014 merkrede la literaturaj kafejoj en Budapeŝto
Ekde 2014 la literaturaj kafejoj en Budapeŝto okazos en la tria merkredo de la monato, anstataŭ la tria ĵaŭdo. La literaturajn kafejojn organizas Fajszi Amika Rondo, sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro, ĉe la Landa Fremdlingva Biblioteko (OIK), kiel ero de la oficiala monata programo de la biblioteko, kiu disponigas tiucele ankaŭ sian stabanon.