Ĉu la virtuala kongresado jam kurte spiras?
La virtualaj kongresoj ne ŝajnas daŭropovaj: tion oni rajtas konkludi el diversaj publikaj deklaroj de organizintoj. Oni jam sciis ke ili signifas gravan financan perdon, precipe por la Universala: mankas makleroj ĉe hotelmendoj, vendoj ĉe libroservo, altaj aliĝkotizoj (“estis granda la impreso / ĉar kotizo estis ŝtel”…” kantis Gianfranco Molle) kaj tiel plu.