Unuaj esperanto-literatoroj mortas pro la viruso
Ĵus mortis en Lombardio, infektite de la viruso origininta el Popola Ĉinio, verkistino Julia Sigmond (1929[1956]-2020). Hungarlingva rumana ŝtatano, pupteatra aktorino, ŝi aŭtoris plurajn librojn en esperanto eldonitajn ĉi-jarcente. Dum multaj jaroj ŝi peris la revuon “Literatura Foiro” en Rumanio.