Post la deklaracio en Berlino
Eŭropa Unio estas unu el la temoj pri kiuj plej klare esprimiĝas la diferencoj inter la diversaj grupoj en la Senato de la Esperanta Civito, kiel pruvis la deklaroj dum la balotkampanjo.
LF-koop estas produktanta duoblan KD-on kun la tuta teksto de “La infana raso”, deklamita de William Auld, kun interesa kaj aparta muzika fono por ĉiu ĉapitro. Auld surbendigis sian ĉefverkon en ekskluziveco por LF-koop en 1999. La produktado realiĝis parte en Meksiko parte en Eŭropo, okaze de la 50a datreveno de la unua eldono.
La arbitracia instanco kiu oficos ekde 1 marto 2008 pruvas la tutmondiĝon de la Esperanta Civito, kie kvin el la nunaj 22 paktintaj establoj situas ekster Eŭropo: Afriko, Ameriko, Azio. Kaj unu kortumano rezidas en Oceanio.