La difino pri raumism en Wells-vortaro
D-ro John Wells estas verkanta anglan-esperantan vortaron. Kia estas tiu vortaro? Li mem respondas en sia blogo.
D-ro John Wells estas verkanta anglan-esperantan vortaron. Kia estas tiu vortaro? Li mem respondas en sia blogo.
“Ĉar la nova leĝo povas rekte limigi la funkciadon de TEĴA, kaj ĉar TEĴA kiel ĵurnalista organizaĵo laboru por la libereco de la amaskomunikiloj, la asocio adresu rezolucion al la laborgrupo starigita de prezidento Dalia Grybauskaitė, petante, ke la leĝo estu modifita tiel, ke la libereco de la esprimado kaj de la amaskomunikiloj en Litovio restu garantiata, laŭ la internaciaj interko
Memorfesto okaze de la 85a datreveno de la naskiĝo de István Szerdahelyi (1924[1949]-1987) okazos en Budapeŝto, 22 aŭgusto 2009, ekde 10h00 en Nemzetek Háza (Domo de la Nacioj), strato Bajza 54.
Post la lingvotesta sesio en Malago (Andaluzio, 4 julio 2009) al kiu aliĝis dek unu kandidatoj, kaj kiun sukcese trapasis dek (kvin por A1 kaj kvin por A2), aliaj sesioj okazos ĉi-somere, laŭ diversaj niveloj, konforme al la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito.
Per la retiriĝo de Atilio Orellana kaj Aida Cizikaite, kaj la reelekto de Zsófia Kóródy al la estraro de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, pri kiu hieraŭ okazis la baloto en Krakovo, la batalo interna al ILEI havas nun venkinton kaj venkitojn.
Per la hieraŭa konfirmo de la peto pri la Esperanta civitaneco fare de sia prezidanto, Victor Nto Nto, Asocio pri Esperanto en Kamerunio* kompletigis sian delegacion en la Forumo. Kiel jam komunikite, AEK estis akceptita en la Pakton la 11an de aprilo 2009, per unuanima aprobo de la Forumo. La aliĝpeto de AEK fontis el decido de la suverena instanco, nome la Asembleo.
En sia ĵusa noktomeza programo “Nachtmagazin” la unua germana televidkanalo ARD elsendis triminutan raporton pri la 65a Internacia Junulara Kongreso, okazanta 18-25 julio 2009 en la ĉeĥa urbo Liberec, en la orienta Sudeta montaro, apud la komuna landlimo inter Ĉeĥio, Pollando, Germanio. Fakte IJK okazas kunlabore inter la landaj sekcioj de TEJO en tiuj tri ŝtatoj.
La abontarifoj por la periodaĵoj eldonataj de LF-koop restos la samaj kiel nun por 2010: tio signifas por la internacia tarifo (IT) 36,- eŭrojn por “Literatura Foiro”, 39,- por “Heroldo de Esperanto”, 24,- por “Femina”. La abonantoj kun la esperanta civitaneco rajtas je rabatoj, laŭ direktivo Hiltbrand (Mutuala Rabata Sistemo). La rabatoj estas diversaj laŭ la lando de rezido.
Kun ne granda partoprenantaro disvolviĝas ĉi-semajne la 82a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda, en Milano, kaj la 42a Konferenco de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, en Krakovo.
La ILEI-konferencon favoras la jubilea etoso kaj la forta tradicio en Pollando, kio altiras la atenton de la lokaj amaskomunikiloj (kaj de la Pola Radio). Tia eĥo mankas al la SAT-kongreso.
Ekas hodiaŭ Internacia Esperanto-Konferenco en Kondoros, urbeto en la fora hungara provinco, verŝajne elektita ĉar ie proksime loĝas familiano de Eŭgeno de Zilah.
La ĉeftemon “Humura literaturo en esperanto” pritraktos kelkaj prelegantoj, el kiuj nur unu (Jacques Le Puil) prelegos eĉ tri fojojn: fakte preskaŭ ĉiumatene, ĉar kiam ne parolos li, parolos lia edzino, Armelle Lequint.
Asocio de Esperanto en Kamerunio petis la aliĝon al la Pakto por la Esperanta Civito, per ordinara asembleo, kun protokolo subskribita de la ĉeestintoj. La petskribo kaj la koncernaj dokumentoj estis senditaj al la Forumo, kiu akceptis la peton la pasintan aprilon.
Estas akceptitaj la unuaj skribaj kontribuoj, de fizike ne ĉeestontaj zamenhofologoj, al la Simpozio pri Homaranismo, organizita de Kultura Centro Esperantista, sub la aŭspicio de Scienca Instituto Zamenhof, en Ĉaŭdefono 17-21 aŭgusto 2009.