90-jara jubileo de Éva Farkas-Tatár
La 30an de septembro en Budapeŝto en ĉeesto de kvardeko da interesiĝantoj, kun la kunordigo de d-ro Endre Dudich, okazis festeno
je la naskiĝtago de s-ino Éva Farkas-Tatár, kiu, laŭ la kantoteksto de d-ro Dudich, estas “naŭdek jarojn juna”.