Pri Heroldo favora konjunkturo por SG Lexus
Favora konjunkturo por “Heroldo de Esperanto” en 2017, kio parte klarigas la transformon al 20-paĝa monata (ne plu trisemajna) revuo, supozeble en alia formato ol la nuna.
Favora konjunkturo por “Heroldo de Esperanto” en 2017, kio parte klarigas la transformon al 20-paĝa monata (ne plu trisemajna) revuo, supozeble en alia formato ol la nuna.
Dum li estas prizorganta kun c-ano Carlo Minnaja la baldaŭan duan eldonon (post jam du represoj de la unua) de la “Historio de la esperanta literaturo”, c-ano Giorgio Silfer definitivigas la bazan skemon de sia nova libro kaj kunmetas la unuajn ĉapitrojn.
Osmo Buller pli kaj pli opozicia kontraŭ la nuna estraro de Universala Esperanto-Asocio. La eksa ĝenerala direktoro kaj nuna komitatano C malaprobas ne nur la Fettes-statutreformon (precipe rilate al TEJO), sed ankaŭ la (malfrue) proponitan buĝeton 2017 de UEA. Kaj ĉi-foje ne sen pravo.
Bona novaĵo por prezidantoj Fettes kaj Mandirola: malgraŭ la firma opozicio de sia antiraŭmisma kunprezidanto Dietrich Weidmann, eksterordinara Ĝenerala Kunveno de Svisa Esperanto-Societo ĵus aprobis la statutreformon de UEA.
Tiu ĉi spaco estas memmastrumita de la respektiva kandidato, kiu sola responsas pri la enhavo. Ĉiuj kandidatoj al la Senato de la Esperanta Civito rajtas je afiŝo ĉi tie.
La tricent mil eŭroj pri kiuj revas la ĝenerala sekretario fariĝis nur naŭdek mil en la ĵus proponita buĝeto 2017 de Universala Esperanto-Asocio. Tamen ili ne aperas kiel aldona pluso, sed anstataŭ granda parto de la ĝisnunaj rimedoj, kiuj do ankaŭ redimensiiĝas.
Sociala Grupo Lexus el Brazilo ĵus diskonigis la novan markon kiu ekde januaro identigos la jarkolekton 2017 de la reta kaj papera versioj de “Heroldo de Esperanto”.
Nur 66 ekzempleroj restas el la dua represo de “Historio de la esperanta literaturo”, aŭtorita de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer. Laŭ la eldonejo LF-koop, je la nuna vendoritmo kaj sen reklamkampanjo la eldono estos elĉerpita jam antaŭ ol printempo 2017.