La deklaro de FEM ankaŭ en "Kontakto"
HeKo 314 7-B, 3 nov 06
La tradicie renoma socikultura revuo de TEJO, “Kontakto”, kies ĉefredaktorino estas Ĵenja Amis, dediĉis sian lastan numeron 214 (aŭgusto 2006) al la temoj “Egalaj rajtoj / feminismo”. Feminismo fakte okupas nur kelkajn paĝojn, sed interalie la revuo aperigas la tutan Deklaron de Feminisma Esperanta Movado, okaze de la Oka de Marto 2006.