TEJO kongresas en la Sudetoj
En sia ĵusa noktomeza programo “Nachtmagazin” la unua germana televidkanalo ARD elsendis triminutan raporton pri la 65a Internacia Junulara Kongreso, okazanta 18-25 julio 2009 en la ĉeĥa urbo Liberec, en la orienta Sudeta montaro, apud la komuna landlimo inter Ĉeĥio, Pollando, Germanio. Fakte IJK okazas kunlabore inter la landaj sekcioj de TEJO en tiuj tri ŝtatoj.