Gravaj akuzoj de komitatano Nielsen kontraŭ BEMI
Fondite en 1980 (la jaro de Raŭmo) laŭ iniciato interalie de Dietrich Weidmann (fanatika finvenkisto), Biciklista Esperanto-Movado Internacia (BEMI) estas la unua faka sekcio akceptita en Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), kies komitatano B (kiel bedaŭrinde) nun akuzas ĝin publike pro malkongrueco kun la statuto de TEJO.