La Komitatoj de LF-koop kaj KCE kunvokitaj al Salò
Ĉiuj komitatanoj de LF-koop kaj KCE estos fizike en Salò (Garda lago) venontsemajne, kaj tial ili kunvenos 22 majo 2019 en la koncernaj instancoj.
Ĉiuj komitatanoj de LF-koop kaj KCE estos fizike en Salò (Garda lago) venontsemajne, kaj tial ili kunvenos 22 majo 2019 en la koncernaj instancoj.
Dum la lastaj kvar monatoj la estraro de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo perdis kvin el naŭ membroj, inter eksigoj, eksiĝoj kaj malaktiviĝo. Ĉi tiu situacio ekis jam en 2017, kiam la prezidanto mem (hispano) subite demisiis post nur kvin monatoj, kuntrenante estraranon kiun li mem forte rekomendis.
Hodiaŭ en Sibiu (aŭ Hermannstadt, Rumanio) la reprezentantoj de la EU-ŝtatoj kunvenis okaze de la Eŭropa Tago unuafoje sen Britio, kvankam jure ĉi-lasta ankoraŭ membras en Eŭropa Unio; fakte la britoj ankoraŭ elektos siajn deputitojn al la EU-Parlamento, post du semajnoj.
La redakcio de “Literatura Foiro” skajpe kunvenis hodiaŭ vespere por pritrakti la enhavon de la numero 299 (junio 2019), sub la gvido de la ĉefredaktoro, Perla Martinelli. La 64-paĝa numero estis finredaktita: ĝi estos riĉe diverseca kaj tre akurata, kiel kutime. Rimarkinda la partopreno de aŭtoroj el kvin kontinentoj.
Ekde 2017 ne plu deficitas la jara spezkalkulo de Esperanta PEN-Centro, kaj tiu pozitiva tendenco firmiĝis en 2018. La financa raporto liverota al la Asembleo (en Lombardio, 24 majo 2019) ree prezentas modestan profiton, kaj la bilanco estas praktike senŝulda.
La elektoj de B-komitatanoj estas la solaj plene demokratiaj en Universala Esperanto-Asocio: la tuta individua membraro (ĝis 1981 nur la delegitoj) balotas pri siaj reprezentantoj apud tiuj nomumitaj de landaj kaj fakaj asocioj.
Okaze de la baldaŭa parlamenta sesio estos anoncita la nomo de almenaŭ unu plia Lingva Komitatano de Esperantio, inter la komunikoj de la Konsulo al la Senato.
La decido konformas al la artikolo 2, paragrafo 3 de Lex Academica, kiu rajtigas la Konsulon nomumi ĝis kvin novajn LK-anojn dum la koncerna mandato.
Apud la libervola aktivularo, Esperantio konas tri modelojn de stabo: reference al la subjekto ni nomas ilin simple UEA, TEJO, Esperanta Civito.
“Heroldo de Esperanto” n-roj 2295 (aprilo) kaj 2296 (majo 2019) regule aperis kun multaj informoj.
Tri kandidatoj al la plej altnivela diplomo laŭ KEFR (kiun nur Kultura Centro Esperantista proponas pri esperanto) alfrontos lingvotestan sesion en Italio, 24-25 majo 2019. Ekzamenos (reale kaj ne virtuale, ĉar skajpa intervjuo ne havas leĝan valoron) gec-anoj Marie-France Conde Rey, Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer.
Multaj esperantlingvaj intelektuloj anoncis sian ĉeeston okaze de la festo honore al la ora jubileo de “La Patrolo” kaj al la kvindeka jarkolekto de “Literatura Foiro”. La evento disvolviĝos en Bolonjo, 19 majo 2019,kaj artikiĝos en ronda tablo matene kaj celebra bankedo poste.
La vizitoj en www.esperantio.net, kiuj de multaj monatoj atingas meznombre trimilon tage, enorme multiĝis en aprilo 2019: averaĝe preskaŭ po 14.000 tage.
Ne ligite al tiu sukceso, tamen tempe koincida, estas la konstruado de virtuala arkivo por la periodaĵoj kies redakcioj aliĝis al la Pakto. La unua el ili estas “Femina”.