Espoir Kasati, espero por originala prozo en Afriko
C-ano Espoir Kasati, instruisto en Uviro (Kongolando), partoprenis en la 5a Afrika Esperantologia Semajno. De Buĵumburo li revenis hejmen forte motivita pri la esperanta kulturo:
C-ano Espoir Kasati, instruisto en Uviro (Kongolando), partoprenis en la 5a Afrika Esperantologia Semajno. De Buĵumburo li revenis hejmen forte motivita pri la esperanta kulturo:
En “Literatura Foiro” n-ro 298 eblos legi la tekston de “Mira, Jusefo kaj la gardeloj”, unua teatraĵo originale verkita en esperanto pri afrika temo. Dum amatora trupo de Islama Esperanta Klubo estas preparanta ĝian prezenton en Buĵumburo, la aŭtoro jam ekverkis novan dramon.
La absoluta silento pri la evoluo de la financoj de Universala Esperanto-Asocio supozigas ke ili fartas des pli malbone: se ekzemple la membrovarbado estus eĉ nur iomete sukcesa, tuj okazus ĝojplena distrumpetado fare de la nuna ĝenerala direktoro.
La prestiĝa Lernejo de Verkistoj de Meksiko en la ĉefurbo (apud metrostacio Etiopía) gastigos studan sabaton, kiun gvidos prof. Giorgio Silfer, 2 marto 2019. La temo estas: “La kultura historio de la esperanta popolo”. Aŭspicias Esperanta PEN-Centro, organizas societo Dialogo (pri biodiverseco kaj juro lingvaj).
Tri prelegoj de prof. Giorgio Silfer estas programitaj dum la venontaj semajnoj en Meksikurbo. Li parolos en la hispana al intelektula publiko.
Lastatempa gazetara komuniko de Universala Esperanto-Asocio resumas la staton de la rilatoj inter la asocio kaj la ĉefaj internaciaj organizoj.
Unu el niaj plej aŭtente eksperimentaj poetoj, Jarl Hammarberg, forpasis hodiaŭ en Gotenburgo. Laŭreato per “La Verko de la Jaro”, membro de la Esperanta PEN, Jarlo Martelmonto aktivis ankaŭ politike, estante dum du mandatoj senatano de la Esperanta Civito.
Lian vivon tiel resumis loka gazeto en Svedio:
La solaj hungaraj esperantistoj kiuj honore memoris pri la centa datreveno de la forpaso de Endre Ady kunvenis en Budapeŝto ĉe la literatura kafejo de Fajszi Amika Rondo, pasintsemajne. Ili aŭskultis tre interesan prezenton de d-ro Vilmos Benczik, kiu promesis verki eseon pri la temo por la revuo “Literatura Foiro”.
La prestiĝa meksika eldonejo Porrúa produktos kaj surmerkatigos la verkon “Breve historia cultural de la comunidad esperantófona” de Giorgio Silfer kaj María Elena Ruiz Cruz. La libro situos en ĉiu grava librovendejo de Meksiko kaj estos prezentita premiere en la ĉefurbo, 13 marto 2019, ĉe Fundación Elena Poniatowska.
La Nobel-laŭreato kaj prezidinto de PEN Internacia, Mario Vargas Llosa, hodiaŭ proteste eksiĝis de la plej grava monda asocio de verkistoj.
Itala Interlingvistika Centro bedaŭras anonci la forpason de profesorino Paola Gozzi Gorini, dojeno de la itala esperantistaro. Ŝia lasta spiro okazis hieraŭ en Mantuo. Laŭ gazetara komuniko ŝi estis 101-jaraĝa, sed laŭ la Registra Instanco ŝi naskiĝis en 1922. La esperantan civitanecon ŝi petis en 2002.
“La Esperanta Civito estas kreskanta produkta platformo, tial ĝiaj paktintoj pli kaj pli investas ankaŭ ekster Eŭropo: en Afriko kaj Latin-Ameriko specife” deklaris la Konsulo, forironte al Meksiko kie li restos dum du monatoj, kunordigante kun la viconsulo pri informado diversajn investojn fare Pro Esperanto, LF-koop, Esperanta PEN-Centro kaj aliaj subjektoj en la cirkvito de la Pakto.