Institut Zamenhof en aktiva jarfino
La 20an de decembro kunvenis la geinstruistoj de Institut Zamenhof por taksi la provekzamenojn okazintajn kaj ankaŭ pripensi la laborojn ĝis la veraj ekzamenoj de la jaro. En la unua klaso de la elementa nivelo sukcesis 18 gelernantoj el 24. 30 el 34 sukcesis en la dua klaso, 25 el 34 en la tria, 19 el 23 en la kvara, dum 5 el 25 en la kvina.