Novtipa Zamenhofa festo en Ĉaŭdefono
Dekduo da personoj festis la Tagon de la Esperanta Kulturo ĉe Kultura Centro Esperantista en maniero nekutima. Ili estis kaj surloke kaj en Italio, Francio, Meksiko, Usono. Tio eblis danke al la magio de skajpo.
Dekduo da personoj festis la Tagon de la Esperanta Kulturo ĉe Kultura Centro Esperantista en maniero nekutima. Ili estis kaj surloke kaj en Italio, Francio, Meksiko, Usono. Tio eblis danke al la magio de skajpo.
Dum oni ankoraŭ atendas la protokolojn de du balotejoj en Afriko, la skrutinio pri la elektoj al la Senato de la Esperanta Civito montras la sukceson de la Verda Listo, sed ankaŭ la fortan progreson de la Blanka.
Post preskaŭ dudek jaroj da klopodoj, finfine TEJO emancipiĝis de UEA.
En serena kaj agrabla etoso disvolviĝis la Tago de la Esperanta Kulturo en Buĵumburo, ĉefurbo de Burundio, danke al la festo organizita de SIPU, Societo Internacia por la Paco Universala, kies esperanto-branĉo estas prezidata de sen. Frederiko Nimubona.
La ĉi-jara Tago de la Esperanta Kulturo estas festita en la ĉefa salono de la socia centro najbara al la naturamika Esperanto-Domo en Malago. Kunorganizis la aranĝon Esperanta Naturamikaro kaj la loka Esperanto-Societo “Marbordo de la Suno”.
Inter la ĉefredaktora nivelo kaj la kunlaborantaro la kultura revuo “Literatura Foiro” havas ekde nun etan stabon el fakaj redaktoroj, precipe pri la temoj ekster beletro. La redaktoroj helpas ankaŭ al la ellaborado de la redakta strategio ĝenerale.
Prezidanto Mark Fettes ĉesigos la kontrakton kun Attila Kaszás el Budapeŝto fine de la nuna monato. Temas pri la tria redaktoro kiun li maldungas en kvar jaroj, kvankam efektive Fabrício Valle ne lasis sin senkapigi kaj nun preparas sin por propra, espereble sukcesa aventuro per “Heroldo de Esperanto”.
Estas preparataj la balotejoj en tri kontinentoj por la elektoj al la Senato de la Esperanta Civito. La koncernaj responsuloj jam ricevis la skemon de la balotprotokolo kaj la liston de la voĉrajtaj en la koncerna areo.
La normoj malfavoraj al samseksemuloj en afrikaj ŝtatoj vekas la zorgemon ĉe kelkaj TEJO-anoj, kiuj timas partopreni en la Internacia Junulara Kongreso, anoncita en Aneho (Togolando) por la dua semajno de aŭgusto 2017.
Se temas pri personoj en ajna kunteksto, unu el la unuaj demandoj estas: kiom? La homa psiko bezonas kvantumi la homojn mem. Tipa ekzemplo: oni parolas pri lingvo, sed kiam oni aludas al ĝiaj parolantoj tuj venas la demando — kiom da homoj posedas ĝin?
C-ano Aleksandro Melnikov gastis hieraŭ ĉe la Esperanto-Domo en Malago, kadre de vojaĝo kiu ebligis al li la preskaŭ kvindekan landon en lia vivo: Ĝibraltaro.