PEN-asembleo en Svislando
Esperanta PEN-Centro havos sian ordinaran asembleon en Ĉaŭdefono, 16 aŭgusto 2010, kun eventuala daŭrigo en posta tago, dum la semajno de la Kolokvo pri lingvopolitikoj organizata de KCE.
Esperanta PEN-Centro havos sian ordinaran asembleon en Ĉaŭdefono, 16 aŭgusto 2010, kun eventuala daŭrigo en posta tago, dum la semajno de la Kolokvo pri lingvopolitikoj organizata de KCE.
En la lasta numero de la revuo “Esperanto”, en la informo pri la IFEF-kongreso, estas menciite ke salutis ankaŭ reprezentanto de la Esperanta Civito. Post jardeka silento, la Esperanta Civito estas menciita en la UEA-presorgano.
(Ljubomir Trifonĉovski, vickonsulo pri kulturaj aferoj kaj informado)
* * *
Por somero 2011 estas planata la unua kurso por la formado de kadroj en la Esperanta Civito. La celo de la kurso, okazonta en esperanto, estas altigi la organizajn kaj strategiajn kompetentojn ene de la Pakto, favore al la paktintaj establoj mem kaj al la strukturoj de la Esperanta Civito.
Hieraŭ malfermiĝis la 43a Konferenco de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj en Matanzas, Kubo. Tio okazis precize dudek jarojn post la unua ekstereŭropa ILEI-konferenco, same okazinta en Kubo. Partoprenas sesdek personoj el dudek ses landoj.
Mark Fettes (kiel sin proponinta kunordiganto), Renato Corsetti, Ileana Schroeder (ambaŭ en la Elekta Komisiono kiu elsarkis Schäffer, Vergara kaj aliajn), José Antonio Vergara mem (kiu esperas daŭre flosi), Osmo Buller (diveneble) kaj tri “el la juna, aktiva reta generacio”, nome Peter Balaz, Sonja Petroviĉ Lundberg kaj TEJO-reprezentanto, plej verŝajne formos “strategian komisionon
Mi estas c-ano Athanase Namutema el sud-orienta Kongolando. Mi jam estis operaciita pro mia hernio: nun mi fartas bone, do mi ege dankas vin. Poste mi sendos la originalan kvitancon al la Civita banko, kiu peris la financan helpon.
Sennacieca Asocio Tutmonda en 2009 havis 489 pagintajn membrojn, plus 276 al kiuj la membreco estis donacita per “solidarservo”. Entute 765 personoj, el kiuj pli ol triono ne pagintaj.
Publika deklaro de Martin Schäffer:
La artikolo de “Libera Folio” [kiu ĵus lanĉis kampanjon por elimini Stanon Marĉek, la redaktoron de la UEA-organo] ĵus antaŭ la UK en Kubo ŝajnas stranga por mi. Ĉu oni volas prepari la grundon por elspezi pli multe por salajroj estonte?
Atende al la finalo de la monda futbalturniro, kies rezulto povus efiki pozitive al la sento de komuna identeco ĉe la hispanaj popolamasoj, la Konstitucia Kortumo de Hispanio akceptis parte la apelaciojn de kelkaj kolektivaj subjektoj (la ĉefa opozicia partio kaj kelkaj regionoj) kontraŭ la nova statuto de Katalunio.
La anarkomondialisma branĉo de la mondcivitismo, kiu referencas al la Kongreso de la Popoloj, inaŭguris la balotkampanjon por la renovigo de triono de tiu parlamento.
Tuj post la aviada katastrofo apud Smolensko, la ĝenerala direktoro de Universala Esperanto-Asocio dissendis gazetaran komunikon kie UEA kondolencis la polan esperantistaron pro la morto de prezidento Lech Kaczyński kaj ceteraj viktimoj.
Esperanto-Radikala Asocio reaktiviĝis hodiaŭ sur la verda areno per gazetara komuniko, kiu protestas kontraŭ EU-Komisionano Barnier. Ĉi-lasta proponis ke en la patenta EU-sistemo estu uzataj tri lingvoj (angla, franca, germana) malgraŭ pli frua interkonsento, ke enestu ankaŭ la itala kaj la kastilia.