Sukcesa kolokvo en Sevilo pri federalismo kaj esperantismo
“Unu el la plej altkvalitaj kolokvoj kiujn mi ĉeestis ĉi-jare” diris d-ro Francisco Moya, prezidanto de Ateneo Popular (popoluniversitato), komentariante la Studan Tagon kiun li ĉeestis hieraŭ, ĉe fondumo Blas Infante en Sevilo, organizita de la Esperanta Civito.