Kvin PEN-selektitoj por LF-referendumo pri Nobelo
Dek tri el dudek membroj de Esperanta PEN-Centro donis sian indikon por esperantlingva kandidato al la literatura Nobel-premio. Eblis indiki unu, du aŭ tri nomojn.
Dek tri el dudek membroj de Esperanta PEN-Centro donis sian indikon por esperantlingva kandidato al la literatura Nobel-premio. Eblis indiki unu, du aŭ tri nomojn.
“La ĝenerala direktoro aranĝas la [ĝeneralan] voĉdonadon plej malfrue du monatojn post decido pri ĝia okazigo”: tiel ordonas la artikolo 56 de la UEA-statuto. La du monatoj (sesdek tagoj) estas kalkulendaj ekde 29 julio 2016, do mankas nur tri semajnoj.
Kultura Centro Esperantista funebras pro la forpaso de unu el siaj valoraj prelegintoj, prof. d-ro Reinhard Selten. Li mortis en Poznano (Pollando), 23 aŭgusto 2016. Li mem naskiĝis ankaŭ en urbo nuntempe pola, Vroclavo, en 1930.
La minaco de EU-instancoj redimensiiĝis: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo devos redoni nur bagatelan sumon, pro ne plenumo de kontrakta kondiĉo.
La Komitato de TEJO definitive aprobis sian novan statuton en Vroclavo, en dato 19 julio 2016. La aprobo ne estis unuanima: dek ses pore, sep kontraŭe, neniu sindetene: efektive ekzistis interna opozicio, precipe ĉirkaŭ Pawel Fischer-Kotowski. La Komitato estis pli kompakta aprobante la kontrakton UEA-TEJO, nomatan “Regularo pri kunlaboro”: dek kvin / unu / kvin.