Forpasis la Vickonsulo de la Esperanta Civito
Hieraŭ matene mortis sen. Ljubomir Trifonĉovski, Vickonsulo de la Esperanta Civito, ĉefredaktoro de “Literatura Foiro”, sekretario de Esperanta PEN-Centro.
Hieraŭ matene mortis sen. Ljubomir Trifonĉovski, Vickonsulo de la Esperanta Civito, ĉefredaktoro de “Literatura Foiro”, sekretario de Esperanta PEN-Centro.
Ne nur la brita, sed ankaŭ la hispana (HEF) kaj la hungara (HEA) landaj asocioj (aliĝintaj al UEA) malaliĝis de Eŭropa Esperanto-Unio, prezidata de la irlanda diplomato Seán O’Ryan kaj sekretariata de la kroata aktivulo (rifuĝinta en Slovenion frue en la 1990aj) Zlatko Tišljar.
Sen. Dieter Rooke efektive sin turnis al la polico por denunci du polajn civitanojn, en septembro 2013, kiel li deklaris publike en la skandalfolio de Kalle Kniivilä.
Daŭris kvindek minutojn la hodiaŭa aŭdienco de la Kortumo en Andaluzio pri la enketo koncerne senatanon Dieter Rooke. Fizike alestis kortumanoj Andrés Martín kaj Bertil Nilsson; skajpe restis disponebla la akuzinto, dum la akuzito ne estis kontaktebla.
Estimata S-ro Tiŝljar, [sekretario de EEU]
La Komitato de Esperanto-Asocio de Britio diskutis dum sia lasta kunsido vian demandon pri brita aliĝo al Eŭropa Esperanto-Unio.
En la numero 2214 (15:2013, eventis ĝis 19 novembro 2013) de “Heroldo de Esperanto” aperas la traduko de la artikolo “Esperanto: Simple, logical and doomed” publikigita en “Prospero”, la kultura blogo de “The Economist”, septembre 2013, ĝuste en la Eŭropa Tago de Lingvoj.