Tria kunveno de la Kapitulo registris novajn projektojn
La Kapitulo de la Esperanta Civito skajpe kunsidis 17 junio 20, laŭ ordinara monata kunveno, sub la prezido de la Konsulo, sen. Riichi Karibe. Partoprenis la tuta Kapitulo, escepte de la Unua Vickonsulo, sen. Julio Herrero, trud-izolita ie en la andaluza kamparo: Hispanio ŝajnas la lando kun plej multaj restriktoj al la persona movlibero, en Eŭropo.