Benczik pri Ady en nia literatura kafejo
La solaj hungaraj esperantistoj kiuj honore memoris pri la centa datreveno de la forpaso de Endre Ady kunvenis en Budapeŝto ĉe la literatura kafejo de Fajszi Amika Rondo, pasintsemajne. Ili aŭskultis tre interesan prezenton de d-ro Vilmos Benczik, kiu promesis verki eseon pri la temo por la revuo “Literatura Foiro”.