Lerneja jarfino en Lomeo

HeKo 445 2-B, 18 jul 10

Kiuj, fine de junio, vizitis Instituton Zamenhof en Lomeo, tiuj povis legi ion ĉe la enirejo. Temas pri la programo por la lasta semajno. Ĉiuj programeroj okazis.

- Lundo la 5a de julio estas nomita Tago de Tchoukball (ĉukbal). Estis ludoj inter la lernantinoj, kaj poste inter la lernantoj.

ILEI-konferenco ekis en Kubo

HeKo 444 6-A, 13 jul 10

Hieraŭ malfermiĝis la 43a Konferenco de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj en Matanzas, Kubo. Tio okazis precize dudek jarojn post la unua ekstereŭropa ILEI-konferenco, same okazinta en Kubo. Partoprenas sesdek personoj el dudek ses landoj.

Kutimaj kuracistoj por kronika malsanulo

HeKo 444 5-A, 13 jul 10

Mark Fettes (kiel sin proponinta kunordiganto), Renato Corsetti, Ileana Schroeder (ambaŭ en la Elekta Komisiono kiu elsarkis Schäffer, Vergara kaj aliajn), José Antonio Vergara mem (kiu esperas daŭre flosi), Osmo Buller (diveneble) kaj tri “el la juna, aktiva reta generacio”, nome Peter Balaz, Sonja Petroviĉ Lundberg kaj TEJO-reprezentanto, plej verŝajne formos “strategian komisionon

Madrido stopas katalunan driblon

HeKo 444 1-A, 10 jul 10

Atende al la finalo de la monda futbalturniro, kies rezulto povus efiki pozitive al la sento de komuna identeco ĉe la hispanaj popolamasoj, la Konstitucia Kortumo de Hispanio akceptis parte la apelaciojn de kelkaj kolektivaj subjektoj (la ĉefa opozicia partio kaj kelkaj regionoj) kontraŭ la nova statuto de Katalunio.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.