La unua originala romano en esperanto
HeKo 331 4-B, 9 jun 07
Antaŭ cent jaroj aperis ĉe Hachette 500-paĝa volumeto: Kastelo de Prelongo, la unua romano originale verkita en esperanto. Ĝia aŭtoro, Henri Vallienne, estis, laŭ atesto de Carlo Bourlet, alt-kreska, fortika, larĝŝultra viro, kun sufiĉe longaj haroj kaj barbo, griznigraj, akrevidantaj okuloj, severa mieno.