Oficiala komuniko de MEF
La Estraro de Meksika Esperanto-Federacio ĝojas informi ke la LKK de la kongreso en Aguascalientes akceptis la pli frue rifuzitan proponon enprogramigi ankaŭ prelegon de sen. d-ino Perla Martinelli. La temo de tiu prelego estas “La infana raso” de William Auld, kies deklamado estis muntita per duobla kompakta disko en Meksiko pasintjare.