Kvara numero de Heroldo en 2018

HeKo 675 4-B, 31 mar 18

Jam kvar numeroj de “Heroldo de Esperanto”, monata informilo de Kultura Centro Esperantista, al kiu LF-koop vendis la gazeton Novjartage 2018.

La unua paĝo de la aprila numero raportas pri la aktiveco de TEJO, precipe lige kun Internacia Junulara Festivalo: per tio HdE pruvas sin ege aktuala, ne nur tre akurata.

Seminario pri seksa rajtegaleco en IJF

HeKo 675 2-B, 28 mar 18

Paralele al la seminario pri geopolitiko, gvidota de c-ano Giorgio Silfer, la Internacia Junulara Festivalo gastigos ekde morgaŭ seminarion pri genra rajtegaleco, sub la gvido de TEJO-vicprezidanto, s-ino Charlotte Sherping Larsson.

La seminario inkluzivos ĝeneralajn diskutojn kaj apartajn laborgrupojn, krom specifaj prelegoj, kiel tiun de Severin pri transakcia analizo.

KALiFo konfirmota kun interna rotacio

HeKo 674 7-B, 19 mar 18

La Administra Komitato de LF-koop, renovigota okaze de la Ĝenerala Asembleo 15 aprilo 2018, probable konsistos el la samaj membroj, sed kun interna rotacio. C-inoj Perla Martinelli kaj Marie-France Conde Rey proponas interŝanĝon de oficoj: la dua iĝus prezidanto, la unua vicprezidanto por la mandato 2018-20. La ceteraj tri komitatanoj gardus sian oficon.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.