Ceremono honore al Manuel de Seabra

HeKo 677 1-C, 15 apr 18

Laŭ deziro de la vidvino, Vimala Devi, la cindroj de c-ano Manuel de Seabra ripozas ekde hieraŭ en la Panteono de Esperantio. La urnon liveris la Konsulo de la Esperanta Civito, en tre sobra ceremonio kiun ĉeestis gec-anoj Anna Bartek, Perla Martinelli, Carlos Spinola, kaj kiel invitito s-ro Gonçalo Neves, portugalo kiel la forpasinto.

For de la sociaj retoj! admonas Avaaz

HeKo 676 1-A, 8 apr 18

“Estas oficiale: Facebook kaj sociaj retoj estas ekster kontrolo. Kvarono de miliardo da adresoj estas falsaj. La datumoj de okdek sep milionoj el ni estis ŝtelitaj por helpi Donaldon Trump venki. Rusaj misinformaj operacoj generis miliardojn da partumoj. Ĉefdirektoro Zuckerberg estas vokita al atesto ĉe la Usona Parlamento.”

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.