Ignat Bociort mortis en Berlino

HeKo 586 5-A, 4 dec 15

La rumana profesoro Ignat Florian Bociort (1924[1968]-2015) mortis hieraŭ vespere en Berlino, kie li rezidis jam de multaj jaroj. Al Berlino ligis lin pli frua universitata lekciado, sed ankaŭ la rilatado kun d-ro Detlev Blanke, kiu enkondukis lin al esperantologio kaj klarigis al li kiel penetri sciencajn mediojn en lando de la “reala socialismo”.

Konvalesko de la vickonsulo pri klerigado

HeKo 586 3-C, 29 nov 15

C-ino Perla Martinelli, vickonsulo pri klerigado, konvaleskas en Andaluzio post longa operacio en privata kliniko. Tial ĝis la jarfino ŝi ne povos plenumi taskojn rilate al sia ofico.

Ankaŭ la korespondado pri ŝiaj oficoj en LF-koop lamos. Rilate al Esperanta Naturamikaro, kies sekretario ŝi estas, ŝin anstataŭas la prezidanto, sen. Julio Herrero.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.