Ekde 2014 merkrede la literaturaj kafejoj en Budapeŝto

HeKo 541 5-B, 12 okt 13

Ekde 2014 la literaturaj kafejoj en Budapeŝto okazos en la tria merkredo de la monato, anstataŭ la tria ĵaŭdo. La literaturajn kafejojn organizas Fajszi Amika Rondo, sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro, ĉe la Landa Fremdlingva Biblioteko (OIK), kiel ero de la oficiala monata programo de la biblioteko, kiu disponigas tiucele ankaŭ sian stabanon.

Sen. Dieter Rooke sub enketo

HeKo 541 4-C, 10 okt 13

La Konsulo de la Esperanta Civito, Marie-France Conde Rey, ricevis denuncon fare de c-ano Marek Bamberski kontraŭ sen. Dieter Rooke, pro klopodo de korupto. Laŭ la denunco, atestita ankaŭ de c-ano Andrzej Nawrocki, sen. Rooke proponis rimarkindan monsumon por ke li ne plenumu taskon promesitan al KCE kadre de la domflegado.

Kvindek jaroj de "Verda Raketo"

HeKo 541 1-B, 4 okt 13

Entuziasma pro la tre sukcesa 19a Internacia Junulara Kongreso de TEJO, okazinta en Vraca somere de 1963, kelkajn monatojn poste, je la 4a de oktobro, la instruisto Bojĉo Mladenov fondas ĉe la urba gimnazio “Hristo Botev” la unuan en la lando lernejanan esperanto-societon “Verda Raketo”.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.