Kabeas la viktimoj de seksa molestado
Seksa molestado en TEJO-medio manifestiĝis kiel plago precipe lastatempe, pro tri diskonigitaj kazoj kies viktimoj estas virinoj (jen pro eŭropano, jen pro afrikano, jen pro latin-amerikano). Sed pri la samseksa molestado UEA kaj TEJO pli diskretas, kvankam ĝi ŝajnas multe pli grava plago, kiu kaŭzas kabeadon.