Bartek kaj Kagina ĉefkandidatoj de la Blanka Listo

HeKo 847 1-C, 29 sep 24

Anna Bartek por la konsuleco kaj Lucien Kagina por la vickonsuleco estas la ĉefkandidatoj de la Blanka Listo por la elektoj al la Senato, laŭ la slogano “Civito bezonas kaj popolon kaj Dion”. Ĉi tiu formulo, rememoranta la teismon de Giuseppe Mazzini, inkluzivas ĉiun voĉdononton kun abrahamida kredo, de diversaj kristanaj konfesioj ĝis la islamanoj.

Nur la daŭrebla turismo favoras kulturon de paco

HeKo 846 9-B, 28 sep 24

“Turismo kaj paco” estas la moto de la Monda Tago de Turismo, celebrita hieraŭ, emfaze pri la paciga potencialo de turismo. Sed ĉu la nune praktikata turismo povas valorigi tiun potencialon? Ĉu ne endas unue transformi turismon, kiel postulas de post multaj jaroj la Naturamikoj kaj aliaj NROj? Kaj ĉu antaŭ ĉio ne endas paci por igi turismon ebla?

"Literatura Foiro" 331, oktobro 2024

HeKo 846 3-B, 19 sep 24

La oktobra numero de LF, la 331a, jam survojas al sia internacia abonantaro. Kiel oni rimarkis el la kvar jam presitaj numeroj, la ĉi-jaraj kovropaĝoj elstarigas la pentraĵojn de Maja Gorova, vicprezidantino de Bulgara E-Asocio kaj filino de la esperantista verkisto Ĥrima Gorov, kies belartaj kompetento kaj sentemo evidentiĝis per pluraj ekspozicioj lokaj kaj internaciaj.

EU-agnosko pri esperanto kvazaŭ regiona aŭ minoritata lingvo

HeKo 846 2-E, 16 sep 24

S-ro Etsuo Miyoshi komunikas: “Rezulte de la reklamkampanjo pri Esperanto kaj posta letera kampanjo estiĝis rekta kontakto kun la Eŭropa Komisiono. Nun la departamento “Lernejoj kaj Multlingveco” konfirmis, ke por la projektoj de Erasmus+ kaj Kreema Eŭropo (Creative Europe) Esperanto estas samrajta kun aliaj lingvoj inkluzive de regionaj kaj minoritataj lingvoj.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.