La flago de Esperantio en Google

HeKo 412 6-A, 15 dec 09

La portalo de Google, agordebla al cento da lingvoj inkluzive de esperanto, honoris la jubilean datrevenon de Lazaro Ludoviko Zamenhof. La kompanio aldonis la flagon de Esperantio ĉe la vorto “Google”: klakante sur ĝi, la leganto trovas liston de la Zamenhof-mencioj en la koncerna (ŝtat)lingvo. La honoro daŭros tutan diurnon.

Razgrado jubileas

HeKo 412 4-B, 12 dec 09

Je la 10a de decembro 2009, dum la zamenhofa semajno, la esperantistoj el urbo Razgrad (Bulgario) solene festis la 25-jariĝon de la Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev”.

500.000 vizitoj en www.esperantio.net

HeKo 412 3-C, 9 dec 09

Pro bonŝanca koincido, okaze de la Zamenhofa Semajno la retejo de la Esperanta Civito certe atingos sian kvincentmilan viziton ekde la mezo de novembro 2006: entute tri jaroj kaj unu monato sufiĉis por atingi ĉi tiun rekordon; kaj laŭ la nuna kreskanta ritmo de vizitantoj (kiuj superas 20.000 monate) eblas ke nur pliaj du jaroj sufiĉos por atingi la milionon da vizitoj.

Zamenhofa Semajno en Vraco

HeKo 412 2-B, 9 dec 09

Hieraŭ komenciĝs la Zamenhofa Semajno en Vraco (Bulgario), dediĉita al la 150a naskiĝa datreveno de la Majstro kaj al la Tago de la Esperanta Kulturo.

En la regiona biblioteko, kiu samtage festis sian 55-jariĝon, estis oficiale inaŭgurita la esperantlingva angulo kun periodaĵoj kaj libroj en nia lingvo. La angulo situans en la fremdlingva salono de la biblioteko.

La gracia minareto (zamenhofe)

HeKo 411 9-A, 6 dec 09

Svislando okupis la unuan paĝon de ĉiuj ĵurnaloj pasintsemajne, pro la rezulto de referendumo, per kiu la svisa popolo aldonis la konstruon de novaj minaretoj al kelkaj malpermesoj preskribitaj de la konfederacia konstitucio. La partopreno en la baloto estis rekorde alta, kaj la atingita plimulto (57%) neta. La malpermeso koncernas nur la minaretojn, ne la moskeojn.

FEM-propono pri Greziljono

HeKo 411 5-B, 4 dec 09

Serĉante taŭgan sidejon por realigi parton de sia aktiveco, al la dek du Komitatanoj de la kooperativo posedanta Greziljonon Feminisma Esperanta Movado sendis, komence de oktobro 2009, proponon por plurjara luado de la kastelo plus unu hektaro ĉirkaŭ la konstruoj. 

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.