Roterdamo memoris pri Lapenna

HeKo 411 3-A, 2 dec 09

Omaĝo al Ivo Lapenna okaze de la centa datreveno de lia naskiĝo estis la ĉefplado de la tago kun nefermitaj pordoj, ĉe la sidejo de Universala Esperanto-Asocio en Roterdamo, 28 novembro 2009: Ivo Lapenna, la konstruinto de la moderna UEA kaj ĝia rekorde daŭra estrarano ekde 1938 (tiam Internacia Esperanto-Ligo).

Pola Radio fermis sian monujon

HeKo 410 9-A, 28 nov 09

Post maloftigo de la elsendoj en nia lingvo, tuj antaŭ la Universala Kongreso en Bjalistoko, Pola Radio lastatempe fermis sian monujon: la rimedoj por la programproduktado estis grave limigitaj kaj en la lasta periodo estis ĉesigitaj la honorarioj por la kunlaborantoj. Tio signifus, ke la esperanto-redakcio de Pola Radio nuntempe konsistus nur el bonvoluloj.

Zamenhofa semajno en Razgrado

HeKo 410 6-B, 25 nov 09

Esperantista domo de kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” kaj Esperanto-societo “D-ro L. L. Zamenhof” Razgrad invitas al la Zamenhofa semajno, dediĉita al la 150a naskiĝa datreveno de d-ro L. L. Zamenhof kaj la 25-jariĝo de la Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev”, 7-15 decembro 2009 en Razgrado (Bulgario), laŭ la suba programo. 

Ekster la ekstremoj kaj ekstermoj

HeKo 410 2-A, 20 nov 09

“Unu celo de la kampanjo “protekti la lingvan medion” estas en ĉiu iniciato ponti inter ebeno kaj ebeno, inter laborstrio kaj laborstrio, inter uzantoj kaj neuzantoj de Esperanto, por kreskigi la senton de komuna posedado aŭ kunposedado de specifaj projektoj fare de diversaj partneroj.

Ivo Lapenna omaĝita en Razgrado

HeKo 410 1-B, 20 nov 09

Tagon antaŭ la naskiĝa centa datreveno de prof. d-ro Ivo Lapenna, la Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” en Razgrado (Bulgario) organizis vesperon dediĉitan al li. Al la salono de la kulturdomo tiun serenan novembran vesperon venis samlingvanoj kaj amikoj de Lingvo Internacia en la urbo, por scii pli pri la “heroo de Montevideo”.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.