La orienta legacio pli kaj pli aktiva

HeKo 781 9-C, 23 feb 22

Densa agendo por la vickonsulo pri financoj en Budapeŝto, kien li alvenis hodiaŭ vespere. En la orienta legacio c-ano Silfer difinos la detalojn de diversaj misioj de c-ino Alieva, kiu vizitos dekon da landoj, inkluzive de sia naskiĝlando Azerbajĝano: ŝi forestos de Hungario preskaŭ tri monatojn, oficante kiel buralisto plejparte en Bakuo.

La celo de Buller: maldungi la maldungiston

HeKo 781 8-A, 21 feb 22

Dum Svisa Esperanto-Societo pere de sia A-komitatano Dietrich Weidmann en pracela deliro atakadas la estraron de UEA, minacante fajron kaj flamojn en la Universala Kongreso de la “pacaj batalantoj”, eksdirektoro Osmo Buller iniciatis novan taktikon, kies celo ŝajnas pli lerta kaj efika: eŝafodi la eŝafodiston, nome trovi la manieron imputi la nunan direktoron Martin Schaeffer kaj ti

Svisa Esperanto-Societo atakas la estraron de UEA

HeKo 781 7-A, 19 feb 22

Svisa Esperanto-Societo atakas la estraron de UEA pere de sia A-komitatano Dietrich Weidmann. Pri liaj nunaj (kaj antaŭaj) eĉ iom deliraj deklaroj rezultas nenia konsultiĝo kun la membraro de SES, sed ĉar nek la prezidantino (Mireille Grosjean), nek la SES-estraro nek la ĝenerala Kunveno iam kontestis tiujn deklarojn, oni deduktas ke la svisaj UEA-anoj konsentas pri ili.

La Esperanta Civito ekzorgas pri proksima Azio

HeKo 781 6-C, 18 feb 22

Post diversaj misioj en Hungario kaj Slovakio, la planataj en Grekio, Rumanio, Ĉeĥio, c-ino Ĥadiĝa Alieva estas preparata por vojaĝoj al Turkio, Irano, Kaŭkazaj landoj, kadre de sia ofico de legacia asistanto. Tiuj novaj misioj disvolviĝos inter marto kaj aprilo 2023, koincide kun plursemajna deĵoro kiel buralisto en ŝia naskiĝurbo Bakuo, ĉe la Kaspia maro.

Forpasis civitano Anatolo Goncharov

HeKo 781 2-C, 11 feb 22

Hodiaŭ forpasis c-ano Anatolo Gonĉarov, edukita en la rusa lingvo (1940[1958]-2022), patro de denaska esperantistino. La morto renkontis lin en la virusinfekta fako de hospitalo en Brjansko, en regiono najbara al Belorusio. Li ofte translokiĝis en sia vivo (ankaŭ pro pluraj edzecoj, el kiuj la por li plej grava estis tiu kun Irina, en Moskvo).

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.