Individuoj pagas, landaj asocioj regas
Sen la individuaj kotizoj la Universala ne povus ekzisti: ili konsistigas duonon de la jara enspezado, proksimume. Tamen la individuaj membroj “kontrolas” nur dekonon de la Komitato, per kelkaj B-komitatanoj.
Sen la individuaj kotizoj la Universala ne povus ekzisti: ili konsistigas duonon de la jara enspezado, proksimume. Tamen la individuaj membroj “kontrolas” nur dekonon de la Komitato, per kelkaj B-komitatanoj.
La felietono pri la roterdama domo de la Universala eble atingas (antaŭ)lastan ĉapitron. La Komitato de la Asocio estas debatanta (kaj jarŝanĝe balotos) pri la propono: “La Komitato de UEA decidas, ke okaze, ke la Komitato decidos vendi la oficejan domon, tiu decido devos esti konfirmita de la membraro en Ĝenerala voĉdono”.
Laŭ peto de la orienta legacio de la Esperanta Civito, Kultura Centro Esperantista organizis hodiaŭ lingvotestan sesion en Budapeŝto. Fakte ĝi estis la unua en Hungario, kie KCE planas duan jam en marto 2022.
La ekzamenon sukcese trapasis c-ino Ĥadiĝa Alieva, kiu atingis la diplomon por la nivelo B1 laŭ LTSEC. Ekzamenis gec-anoj Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer.
Malpermesante lastminute ĉian kunvenon de pli ol dek personoj, la aŭtoritatoj de Germanio (kaj de aliaj landoj) implice agnoskas ke la vakcinoj vanas. Du vakcinadoj, plus verda karto, plus testo plus diplomo laŭ la budapesta ekzameno ne sufiĉas por partopreni en la Novjara Renkontiĝo de EsperantoLand, kiu konsekvence estas nuligita.
Ankaŭ en Popola Ĉinio ĉesos radioelsendoj en esperanto: la ŝtato rezignis pri ili, oficiale pro la eksmodeco de la rimedo. Fakte nia lingvo nur perdos propagandilon de la pekina politiko, same kiel en 2000 okazis per la papera “El Popola Ĉinio”, ĵus festinta oran jubileon (“Heroldo de Esperanto” estis la sola kiu sukcesis anticipe diskonigi la tiaman novaĵon).
Aperis la decembra numero 2327 de “Heroldo de Esperanto”, kiu kompletigas la 97an jarkolekton de la gazeto, monata informilo de Kultura Centro Esperantista, kiu redaktas, posedas kaj administras ĝin en Svislando, sed eldonas en Bulgario.
Pere de sia vicredaktoro Pawel Fischer-Kotowski la retgazeto “La Ondo de Esperanto” intervjuas famajn esperantistojn pri kiu(j) esperanto-evento(j) en la pandemiaj jaroj 2020-2021 estis la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j), kaj kiel la aldemanditoj mem esperantumis en ĉi tiu periodo. C-ano Giorgio Silfer ĵus respondis:
“Komence de 2021 Universala Esperanto-Asocio pere de sia komisiono eklaboris por enkonduki du novajn erojn en la ekzamensistemon: aldoni la plej altan nivelon (C2) kaj ebligi al kandidatoj trapasi plene rete la ekzamenojn.
La Kapitulo kunsidis skajpe hodiaŭ, sub la prezido de la Konsulo, sen. Riichi Karibe. La plej grava tagordero estis analizo pri la stato de Esperantio, al kiu estis invititaj ankaŭ la senataj grupestrinoj: Lorena Bellotti por la majoritato kaj Anna Bartek por la opozicio. Laŭ peto de la Konsulo, la diskuton enkondukis duonhora raporto de sen. Giorgio Silfer, kapitulano.
En 2021 la Esperanta Civito, pere de Kultura Centro Esperantista, ricevis du subvenciojn de Konsilio de Eŭropo, por financi laborgrupojn pri la projekto LASLLIAM (Alfabetigo kaj sekundara lingvolernado por la lingva integrigo de adoltaj migrantoj), gviditajn de sen. Lorena Bellotti, prezidanto de KCE kaj profesie lernejestro.
Hungaria Esperanto-Asocio invitis d-ron Giorgio Silfer prelegi pri “Heroldo de Esperanto” okaze de la ĉi-jara, tre sukcesa Zamenhofa festo en Budapeŝto. Al plena salono c-ano Silfer skizis en rapida panoramo la centjaran vivon de HdE, fondita en 1920 de Teo Jung en Kolonjo.
Sen. Manuela Blanco restadis du semajnojn en Stokholmo, kadre de misio subtene al la norda legacio de la Esperanta Civito. Tiucele ŝi renkontis diversajn aktivulojn: inter ili situas kunlaborantoj por la nordeŭropa areo.