Parlamenta sesio en Afriko dum januaro 2023?
La Kapitulo de la Esperanta Civito telematike kunsidis hieraŭ, sub la prezido de la Konsulo, sen. Riichi Karibe el Japanio.
La Kapitulo de la Esperanta Civito telematike kunsidis hieraŭ, sub la prezido de la Konsulo, sen. Riichi Karibe el Japanio.
Fajszi Amika Rondo, aŭspicie de la Esperanta PEN, organizas sian 68an literaturan kafejon en Budapeŝto, ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito, 24 februaro 2022 je 18h00. Gastos c-ano Giorgio Silfer, kiu fermos la jubilean jaron traktante la temon “Danto, Hungario, Esperanto”.
Dum la lasta semajno de februaro c-ino Manuela Blanco restados en Katalunio por difini la lastajn detalojn de la organizo de la Naturamika Kultursemajno en Esperanto (NAKSE), kiu disvolviĝos en Roses, 2-9 oktobro 2022.
Hodiaŭ forpasis c-ano Anatolo Gonĉarov, edukita en la rusa lingvo (1940[1958]-2022), patro de denaska esperantistino. La morto renkontis lin en la virusinfekta fako de hospitalo en Brjansko, en regiono najbara al Belorusio. Li ofte translokiĝis en sia vivo (ankaŭ pro pluraj edzecoj, el kiuj la por li plej grava estis tiu kun Irina, en Moskvo).
Lasta paŝo por la likvido de la malnova UEA: la Komitato de la Universala aprobas ĉi-semajne la vendon de la domo en Nieuwe Binnenweg 176, proponitan de la estraro.
Esperanta Naturamikaro partoprenos en tri aktivecoj de la naturamika Junularo, inter marto kaj majo 2022, financataj de instancoj de Eŭropa Unio, en Grekio, Rumanio kaj Ĉeĥio. Esperantion reprezentos c-ino Ĥadiĝa Alieva, kiu kaptos la ŝancojn por renkonti diversajn aktivulojn en Ateno, Istanbulo, Bukureŝto kaj Prago.
Kultura Centro Esperantista komunikas ke dum februaro kaj marto 2022 la Esperanto-Domo en Svislando estos fermita pro flegaj internaj laboroj. La kontoroj daŭre funkcios, sed neniu rajtos tranoktadi en la kvaretaĝa konstruo. Por la stabanoj funkcios la kuirejo, sur la terasa etaĝo.
La ĝenerala Asembleo de Afrika Esperanto-Instituto, kunsidinta hieraŭ en la Tanganika Esperanto-Domo sub la prezido de c-ano Lucien Kagina (SIPU-reprezentanto), aprobis retrospektive profundan raporton de fondumo Pro Esperanto kaj perspektive riĉan programon.
La sepa Afrika Esperantologia Staĝo disvolviĝis dum du longaj semajnfinoj, la lastaj en januaro 2022. Partoprenis gec-anoj Abdul Rahman Bukuru, Ada Florence Iracadukunda, Lucien Kagina, Frederiko Nimubona, Oscar Nizigiyimana, Sale Rubeka, Muruta Shabani, plus s-roj Mauriac Nunda kaj Alex Mur D’Amour.
La 98a jarkolekto de “Heroldo de Esperanto” ekis per du aparte interesaj numeroj. La januara (2328) dediĉas la atenton al la influo de la pandemio al diversaj krizoj en Esperantio, dum la unua paĝo de la februara (2329) estas plenigita per artikoloj pri la grava partnereco inter Eŭropo kaj Afriko danke al Kultura Centro Esperantista kaj Afrika Esperanto-Instituto.
La Akademio de Esperanto baldaŭ renovigos trionon de sia membraro. Kiel kutime, la procedo estas tre diskreta, praktike konfidenca, laŭ proceduro kiu egalas al kooptado; tamen io trafiltriĝas el la plej masklisma institucio en Esperantio.
Iom post iom difiniĝas la taĉmentoj batalantaj pri la roterdama sidejo de la Universala kaj de ĝia junulara sekcio. La opozicio signife kreskis dum la lastaj semajnoj, precipe pro la subteno de d-ro Francois Lo Jacomo (interalie sekretario de la Akademio de Esperanto, kies adreso situas ankaŭ en Nieuwe Binnenweg 176, tiel ke AdE ŝajnas nur subkomitato de UEA).