septembro 2013

Kunvenis la redakta stabo de "Literatura Foiro"

HeKo 538 5-B, 29 aug 13

La redakta stabo de “Literatura Foiro” havis fizikan kunvenon hodiaŭ en Budapeŝto, ĉe la legacio de la Esperanta Civito. Krom la ĉefredaktoro, Ljubomir Trifonĉovski, ĉeestis multaj konstantaj kunlaborantoj: Marie-France Conde Rey, Perla Martinelli, György Nanovfszky, Làszlò Radacsy, Giorgio Silfer, Walter Zelazny kaj redaktoro de “Heroldo de Esperanto”, Anna Bartek.

La orienta legacio ekde nun aktiva

HeKo 538 6-C, 30 aug 13

La dua legacio de la Esperanta Civito estis inaŭgurita hodiaŭ en Budapeŝto. Ĝi situas en centkvadratmetra apartamento, prizorgata de Fondumo Pro Esperanto kiel regio, kun direkcia salono, vasta dormoĉambro, manĝosaloneto, kuirejo, agrabla enirejo, duoblaj higienaj servoj kaj du magazenetoj. La apartamento estas ankaŭ la oficiala adreso de Fajszi Amika Rondo, aliĝinta al la Pakto.

La esperanta prozo gastas en literatura festivalo

HeKo 539 2-B, 10 sep 13

Tre sukcesa literatura kafejo hieraŭ vespere en la urbocentro de Rejkjaviko, kadre de la PEN-mondkongreso kaj de la paralela literatura festivalo. La agrabla lokalo IDA Zimsen estis plena de aŭskultantoj, fakte aŭskultantinoj, ĉar praktike nur virinoj ĉeestis. Ankaŭ virinoj gastis por prezenti siajn verkojn, kun la sola escepto de Giorgio Silfer.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.