septembro 2013

Kiselman prezidonto de la Akademio

HeKo 539 7-A, 14 sep 13

Laŭ artikolo en “Heroldo de Esperanto” verkita de ak. Carlo Minnaja, retrospektive pri la lastaj tri jardekoj de la Akademio de Esperanto, Christer Kiselman estas la sola kandidato al la prezido de la Akademio, post la retiriĝo de John Wells. Li estos ankaŭ la sola nova estrarano, tial ke la ceteraj tri restas en sia posteno, sen konkurantoj.

Fervoro de laboro en KCE

HeKo 539 9-B, 17 sep 13

Komenciĝis la aŭtunaj laboroj de interna flegado kaj parta restrukturado ĉe la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono, kie plej aktivas c-ano Marek Bamberski, helpata de c-ano Andrzej Nawrocki (precipe) kaj de sen. Giorgio Silfer. La laborojn kunordigas Pro Esperanto kiel regio, laŭ mendo de Kultura Centro Esperantista.

Gecivitanoj en la 29a ARKONES

HeKo 540 2-A, 19 sep 13

Inter la kontribuontoj al la programo de la 29a ARKONES, kiu ekos morgaŭ en Poznano (Pollando), menciindas du artistoj kaj tri prelegistoj kiuj havas la esperantan civitanecon.

Anjo Amika estos la unua kiu koncertos, prezentante repertuaron freŝan kaj klasikan samtempe. Jarlo Martelmonto heroldos sian postfuturisman poezion.

En la unua paĝo de la lastaj kvar "Heroldoj"

HeKo 540 3-B, 22 sep 13

Estas presita la numero 2206, presataj la numeroj 2208 kaj 2210, prespreta la numero 2211 de “Heroldo de Esperanto”, nome la raportanta pri eventoj en la esperanto-mondo ĝis la mezo de septembro. Per tio la gazeto ĝisdatiĝis rilate la nunan jarkolekton, kaj ekde la numero 2212 ĝin akompanos unu aŭ du pli fruaj numeroj. Rilate al 2013, la kolekto estos kompleta antaŭ la jarfino.

Dekamerono plu tradukota

HeKo 540 4-B, 22 sep 13

La 700-jara jubileo de la naskiĝo de Giovanni Boccaccio revivigis en d-ino Perla Martinelli la emon daŭrigi la tradukon de la Dekamerono, kies unuaj tri tagoj, do tridek noveloj, aperis ĉe LF-koop en 1993, danke al ŝia kunlaboro kun prof. Gaston Waringhien.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.