Kiselman prezidas, sed bonlingvanoj influas
HeKo 540 7-A, 25 sep 13
Prof. d-ro Christel Kiselman (Svedio) iĝis la nova prezidanto de la Akademio de Esperanto. En la estraro lin kompanos Probal Dasgupta kaj Brian Moon, vicprezidantoj; Renato Corsetti, sekretario-kasisto.
Estis elektitaj ankaŭ la novaj direktoroj de la sekcioj kaj komisionoj:
Sergio Pokrovskij, Faka Lingvo.
Bertilo Wennergren, Gramatiko.
Markos Kramer, Ĝenerala Vortaro.