septembro 2016

Zeki Ergas unua gasto de "Esperanta PEN 25-jara"

HeKo 615 7-B, 23 sep 16

Zeki Ergas, sviso el turka deveno kaj ŝabatista familio, estas verkisto kaj publicisto aktiva en la Pac-Komitato de PEN Internacia.

Nova membro de Esperanta PEN-Centro, d-ro Ergas inaŭguros la iniciatojn okaze de la arĝenta jubileo de la Esperanta PEN, fondita en novembro 1991 fare de Tazio Carlevaro, Perla Martinelli, István Nemere kaj Giorgio Silfer.

Minnaja kondolencas pri Reinhard Haupenthal

HeKo 616 6-A, 30 sep 16

Hieraŭ mortis Reinhard Haupenthal (1945-2016), esperantologo kaj interlingvisto. Skribis pri li prof. d-ro Carlo Minnaja:

“Ho, kara amiko Reinhard! Ni konis nin jam pli ol sesdek jarojn, mi Vin memoras kiel “enfant prodige”, longe korespondis, kunlaboris, interŝanĝis materialon kaj opiniojn, kunvivis profunde tiun amon al la historio de kulturo, kiu estis Via esenca trajto.”
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.