Ĉesis IIC, vivu CdI !

HeKo 896 1-B, 6 dec 25

Hodiaŭ en Komo (kvartalo Ponto Kiaso) okazis la malfonda Asembleo de Itala Interlingvistika Centro, kiu transdonis sian tutan bonhavon, pere de fonduso Pro Esperanto, al Centro di Interlinguistica, kies fonda Asembleo disvolviĝis tuj poste translime en Kiaso, kiel neprofitcela societo laŭ la art. 60 de la Svisa Kodo. La nova societo akceptis la bonhavon de la antaŭa.

La fonda Asembleo akceptis la statuton kaj fiksis sian adreson ĉe la honora prezidanto, d-ro Tazio Carlevaro, viale Giuseppe Motta 32, Belinzono. Ĝi elektis ankaŭ la Komitaton, konsistantan el la honora prezidanto kaj el c-anoj Giacomo Comincini (prezidanto), Alessandro Beltramini (vicprezidanto), Alessio Giordano (sekretario), Giorgio Silfer (kasisto).

La Asembleo decidis unuanime favore al la aliĝo al Pakto por la Esperanta Civito, kie delegitoj restos gec-anoj Cristina Stefani kaj Marco Picasso.

La ĉefa nuna projekto de CdI estas la telematika gazeto “Arcadia”, lanĉota en junio 2026.

— c-ano Giorgio Silfer

Komentoj

Giacomo Comincini

07a Dec 2025 Dim - 12h16

Ni ĉiuj strebu por ke CdI estu inda je la grava heredo de IIC, nome ĝiaj gloraj kvardek jaroj da historio, kaj por ke, post la ĉeso de la kursoj en Poznano, interlingvistiko daŭre trovu gravajn referencojn en Eŭropo, ankaŭ danke al nia tiĉina establo. 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.