Se Pro Esperanto (FPEF) kiel regio por domadministrado ricevus la demandon en la titolo, la unua respondo estus ke kvar jaroj sen la alveno al subskribo de vendokontrakto dubigas pri la aĉetkonveno; la dubon povas nutri diversaj faktoroj.
Unue la prezo, kiu kutime estus reduktenda post vana kvarjara atendo, tamen depende kaj de la inflacio kaj de la stato de la domo (onidire pli kaj pli malbona, pro vakeco kaj puriga neglekto). Due, ĉu konvenas aĉeto antaŭ limdatoj aŭ leĝomodifoj: ekzemple kelkaj fiskaj parametroj povas ŝanĝiĝi. Trie, necesas scii kiu estas la energia klaso de la domo: se ankoraŭ G, antaŭ 2030 la aĉetinto devus adapti la domon, kun rimarkinda elspezo.
Ĉu el la interno de Esperantio povus veni aĉetanto, ekzemple ĝuste FPEF? Nu, FPEF ne rekte aĉetus, sed agus kiel peranto por paktinta establo. En Nederlando ne ekzistas paktinto, sed se ĝi ekzistus, probable la domo de Internacia Esperanto-Instituto en Hago estus pli interesa ol la roterdama. Ĉi-lasta apenaŭ valoras simbole pli ol la alia, kaj multe malpli valoras ol kastelo Greziljono, ekzemple.
Ĉu la domo en Nieuwe Binnenweg 176 estas valoro aŭ ŝarĝo por UEA? Sendube ĝi estas ŝarĝo, en la nuna situacio. Certe endas vendi, sed ne same certas ke indas aĉeti. Ni aldonu ke post la vendo UEA mem verŝajne bezonus ion novan aĉeti, sed sen la vendo mankus la necesa mono por la investo: hundo mordanta sian voston. Eble la afero rapidiĝus, se UEA scius kien ĝi celas (por ĝi sufiĉus la dua dom(et)o en Nieuwe Binnenweg 410): paradokse obstaklas la sorto de TEJO — ekonomie pli konvenus al ambaŭ, se TEJO migrus al alia EU-lando, al orienteŭropa ĉefurbo malpli kosta kaj multe pli alloga ol Roterdamo.
Komentoj
03a Dec 2025 Mer - 16h02
Ĉu indas aĉeti tiun domon? Ĉu en Esperantio troviĝos aĉetonto? Tio povus okazi, tamen nur kiam Eŭropa Unio aŭ George Soros donacos monon por la aĉeto kaj regula subtenado de ĝi. En alia kazo tio havas neniun sencon.
Aldonu komenton