Fernàndez: demisio el la Kapitulo, daŭrigo en la Senato

HeKo 896 9-C, 14 dec 25

C-ano Rubeno Fernàndez hieraŭ demisiis el la Kapitulo de la Esperanta Civito, post preskaŭ jaro da partopreno en la ekzekutiva povo. La demision, interalie, kaŭzis precipe lia deziro pli aktivi ene de la Senato, kies membro Fernàndez fariĝis lastjare.

Per tiu paŝo c-ano Fernàndez intencas koncentri sian tempon kaj energion al la laboro de reformo de la konstitucia funkciado de nia konsorcio, laŭ kion li skribis en demisiletero sendita al la Konsulino. Ano de la Verda Grupo, la eliranta vickonsulo estos inter la protagonistoj de la venonta parlamenta sesio, dum kies celebrado la leĝodona instanco debatos proponojn prezentitajn de li aŭ pri lia sfero de agado, nome arkivoj. Kune kun la demisio estos organizata la transdono de la respondecoj rilataj al la mastrumado de la domajno esperantio.net, dum liajn ĝisnunajn delegojn reprenas provizore la Konsulino.

La Kapitulo esprimis dankon al c-ano Fernàndez pro la kontribuoj donitaj en lia vickonsula posteno kaj bondezirojn pro lia estonta aktiveco.

— Giacomo Comincini

Komentoj

Giacomo Comincini

14a Dec 2025 Dim - 11h44

Kompreneble, post la demisio de sen. Fernàndez el la Kapitulo, la voĉdono pri konfirmo de konfido, levita de la blanka opozicio, ne plu okazos dum la venonta parlamenta sesio.

c-ano Giorgio Silfer

14a Dec 2025 Dim - 12h28

Kronologie, la peto de la opozicio pri konfirmo de konfido estis liverita al la Konsulino la 30an de novembro, la redonon de la Kapitulaj delegoj sen. Fernández komunikis al la Konsulino la 11an de decembro, la informo pri la konfidopeto estis afiŝita en la Civita organo nur la 12an de decembro. Sen. Fernández estis Kapitulano de la 31a marto ĝis la 13a de decembro (ĉar li partoprenis la eksterordinaran kunsidon, delonge kunvokitan, prepare al la Parlamenta sesio), do iom pli ol naŭ monatojn. Ĉiuj datoj en 2025.

 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.