Post interna diskuto pri la “degenero de cionismo” kaj la Senatokonsulto de 2 julio 2025 pri “Zamenhof kaj cionismo”, Hilelista Esperanto-Komunumo serĉas senatanon de ajna grupo por liveri al la Konsulino proponon de rezolucio pri la hodiaŭa stato de la cionisma solvo de la hebrea demando.
HEK ne intencas mem defendi tiun proponon ĉe la Forumo, ĉar tiu parlamenta branĉo okupiĝas pri la interna koherigo de la konsorcio (biblioteka sistemo, lingvotestado, mutualaj rabatoj ktp), ne pri politikaj temoj, kiuj estas prerogativo de la alia parlamenta branĉo.
“La koloro ne gravas: Verdano aŭ Blankano, membro de la majoritato aŭ de la opozicio, sufiĉas ke li samopinias pri la propono, kies teksto estas plibonigebla de la senatano mem” diras c-ano Giorgio Silfer, aktiva membro de HEK.
Ĉu la rezolucio enhavos kondamnon pri la malrespekto de la internacia humanitara juro en Gaza? C-ano Silfer precizigas: “En Gaza nek israelanoj nek palestinanoj respektas tiun juron, tiel longe kiel estas civilaj viktimoj, inter kiuj la hebreaj ostaĝoj post la pogromo de Hamas: ambaŭ flankoj kulpas, la diferenco estas nur kvanta, ne etika; do tiurilate daŭre aktualas kaj sufiĉas la Senata rezolucio de 2009”.
Aldonu komenton