Interpelacio pri fonduso Pro Esperanto

HeKo 923 6-C, 20 okt 26

La Konsulino de la Esperanta Civito petis la vickonsulon pri financoj respondi al la suba interpelacio de senatano Rubèn Fernádez, Verda grupo, kiu fakte situis en lia interveno okaze de la Senatokonsulto pri la reformo de Lex argentaria (fermita 12 oktobro 2026),  kaj estis tiam nur parte respondita. Jen la respondoj de la vickonsulo al kvar precizaj demandoj.

a) Kiu havos la juran proprieton de la posedaĵoj de FPEF (Pro Esperanto)?

Laŭplane FPEF transdonas la posedon al paktintoj: Skandinava Esperanto-Domo estas cedita al Esplora Instituto de Esperantologio, La Kukolnesto al Civila Esperanta Servo ktp. FPEF rolas subsidue al la paktintoj, rilate al la nemoveblaĵoj: tial LF-koop proprietas tri apartamentojn, KCE kvin, EDK unu plus du vendejojn ktp.

b) Fonduso estas simple poŝo en ies pantalono, ĉar nur fondumo estas jura persono kun posedrajto. Pri kies pantalono ni parolas nun?

Lex argentaria validas kiel statuto; pro la indiko pri la sidejo kaj la transpreno de la rolo, fonduso Pro Esperanto estas nun asimilebla al simpla societo laŭ la art. 60 kaj sekvaj de la svisa kodo, tamen sen la rajto aliĝi al la Pakto, ĉar interna instanco.

c) Kial la kontrolo de la Fonduso Pro Esperanto estas donita al la ekzekutiva povo, anstataŭ la leĝodona?

Neniu nacia Parlamento kontrolas sian nacian bankon: vidu ekzemple en Hispanio, kie “Las Cortes no tienen capacidad de mando ni control directivo sobre el Banco de España”. Ekzemple en Italio la ĉefan respondeculon (“governatore”) nomumas la Prezidento laŭ propono de la ĉefministro. Analoge, en nia prezidenta federismo temas pri la Konsulo tra la Kapitulo. La Esperanta Civito kondutas kiel subjekto de internacia juro, kie kutime la naciŝtataj bankoj estas aŭtonomaj kaj la nomumojn kaj kontrolojn faras la ekzekutiva povo.

d) Kiel povas esti sendependa kaj kontroli la ekzekutivon Parlamento kies “opoziciestrino” ekonomie dependas de membro de la kontraŭa partio?

Eblas renversi la aserton: des pli sendependa estas Parlamento kie membro de la majoritato (dum tri monatoj eĉ kontraktita honorarie de la Kapitulo) kondutas kiel opoziciulo… Cetere, male ol sen. Fernández, sen. Anna Bartek neniam havis kontrakton kun la Kapitulo, nur kun paktinta establo (KCE), kaj ĝis antaŭ tri jaroj.

 

La senatanoj ne komentarias la respondojn al interpelacio aŭ interogacio, nur deklaras sin kontentaj aŭ male. (art. 27, par. 3 de la Senata reglamento)
 

— Konsulino
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.